2009-07-11

nova revuo en esperanto!


''Ĉielarko'' estos nova revuo tute en esperanto aperonta en septembro por la samseksema esperanta komunumo. Ĝi estos senpage elŝutebla pdf-revuo kun modernaj temoj pri diversaj aferoj de la vivo rilate la GLAT-an komunumon, ne nur la esperantan sed ankaŭ la ''eksteran''. Pere de ĝi oni facile informiĝos pri lokaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj novaĵoj; novaj filmoj, kuriozaĵoj, fakaj artikoloj, debatoj, klaĉado, fotoj de beluloj...

Kvankam la dekomenca intenco estas aperado de la revuo ĉiun duan monaton oni aperigos novaĵojn ĉiusemajne en la blogo de ''Ĉielarko''.

2 comentarios:

  1. Saluton,
    mi gratulas la ideon kaj deziras multe da paciencon kaj persistecon pri redaktado de ĝi.

    Se Vi bezonus ian ajn helpon - mi oferas sin! ;-)

    Amike,
    Paweł el Pollando
    http://eo.fiskot.info

    ResponderEliminar
  2. Interesega afero, gratulojn.
    Se vi bezonos kunlaboranton en Italio, mi pretas helpi kaj aktive subteni la ontan revuon.

    Gxis! ;-)

    Fabio
    Vikipediisto:WinstonSmith ĉe eo.wiki

    ResponderEliminar