2009-07-15

Calvin-Klein modelo!


Jen foto por refreŝigi niajn okuloj!

2009-07-14

Colin Farrell.






La famkonata holivuda aktoro el Irlando, Colin Farrell, estas unu el la kinsteluloj kiuj plej alproksimiĝas al la geja vivo diversmaniere. Li estis la nuptopatro (eĉ mem elektis la ringofringon) de sia geja frato Eamon Farrell, rolludis kiel Aleksandro la Granda, kisas sian amikon en la filmo ''A home at the end of the world'' kaj eĉ ekster la kameraoj kisas la faman argentinan piedpilkiston Maradona.



Kvankam Farrell ŝajnas iom ekstravaganca kaj bubaĉa, li estas stelulo kiu kutime troviĝas malproksime de la glamuro. Li konfesis kelkajn sekretojn kiuj malkovras liajn problemoj. Dum dek ses senhalte konsumadis alkoholon kaj drogojn kiuj preskaŭ okazigis la finon de lian profesia kariero . Sed post longa kaj serioza rehabilitiĝo tiu bela aktoro superis tion.

http://www.youtube.com/watch?v=cs7P1IUkloU





2009-07-13

En 27 landoj jam estas akceptataj la gejaj soldatoj


Dume la usonaj GLAT-aktivuloj daŭre kaj obstine plendas por la forigado de la konata normo kiel “Don´t ask, don´t tell” (Ne demandu, ne diru), kiu ekskluzivas la virojn kiuj malferme sin deklaras gejoj en la Armeo, jam 27 landoj permesas la samseksemulojn en la militistaj institucioj. Laŭ esploro de la ''Palm Center'' de la Kalifornia Universitato, inter la nacioj kiuj ne diskriminacias la samseksemulojn en la Armeo, 19 troviĝas en Eŭropo (Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Ĉeĥio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Litovio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Slovenio, Hispanio, Svedio kaj Svisio). En Latinameriko, Urugvajo kaj Argentino estas la du solaj landoj kiuj senpunigis la samseksemon en la armeo. La prezidento de Paragvajo subtenis la iniciaton de siaj najbaroj sed ankoraŭ nenio konkretiĝis. Escepte de Sudafriko neniu alia afrika lando troviĝas en la listo kaj en Azio, Filipinoj estas la sola lando kiu permesas la eniradon de samseksemuloj en la armeo.

2009-07-12

Egiptio fariĝas nova geja turisma celo


Malgraŭ tio ke en Egiptujo samseksemo estas persekutata, kaj eĉ punata per 5 jaroj da enkarcerigo, iom post iom la mita lando fariĝas nova turismejo por gejoj. La 'akcelantoj' de tiu alproksimiĝo al la geja turismo estas nek la egipta prezidanto nek progresismaj leĝoj de la ŝtato. La akcelantoj aŭ respondeculoj de tiu receptado por la geja turismo estas Njaunĥ Ĥom kaj Ĥom Hotep.
Tiuj ĉi estas la nomoj de du barbiroj kiuj servis la faraonon Njuserra, egipta monarko kiu vivis inter la jaroj 2500 kaj 2350 a. K., kiuj estas enterigitaj en maŭzoleo, konata kiel ''la Tombo de la Du Fratoj'', situanta en la regiono Sagaro.
La tombo disfamiĝis post konferenco okazinta en la Kimra Universitato, kie la esploristoj kaj fakuloj asertis ke en la maŭzoleaj murpentraĵoj evidentiĝas ke la du barbiroj ne estis fratoj, kiel asertas la egiptpoj, sed amikoj kaj amantoj .
Ambaŭ barbiroj en murpentraĵo brakumas sin kvazaŭ por kisado, pentraĵo kiu ne estis komuna en la faraona egipta arto, tial parto de la geja turismo, aŭ almenaŭ tion diras la amaskomunikiloj, trafis ĉi tiun malgrandan maŭzoleon je 35 km sudokcidente de Kajro.

Sergio Lara: Mr. Gejo Hispanio 2009

La Placo Vázquez de Mella de Madrido, en la geja kvartalo ''Chueca'' (Ĉŭeka) , plepleniĝis vendrede por la elektado de la nova Mr. Gejo Hispanio 2009. La gajninto el ĉiuj kandidatoj estis Sergio Lara, Mr. Gejo Barcelono, kiu ne povis kaŝi sian ĝojon pro la premio.

Eta vivresumo
Sergio Lara naskiĝis en Rekeno (Valencio), en 1983, kaj nuntempe havas 26 jarojn. Kiam li estis 3-jara la familio translokiĝis al Barcelono, urbo kie li loĝas. Kiam infano studis gitarludadon engaĝita pro la arto. Danke al la studado li eniris gitar-orkestron kaj en la koruson de la stud-centro kun kiu li vojaĝis al diversaj muzikfestivaloj eŭropaj.
Post la bakalaŭriĝo ekstudis psiĥologion. Dum studado de psiĥologio li samtempe studis enkondukon en la muzikon kaj ankaŭ eventuale laboris por ''El Corte Inglés'' en komercaj kampanjoj.

2009-07-11

nova revuo en esperanto!


''Ĉielarko'' estos nova revuo tute en esperanto aperonta en septembro por la samseksema esperanta komunumo. Ĝi estos senpage elŝutebla pdf-revuo kun modernaj temoj pri diversaj aferoj de la vivo rilate la GLAT-an komunumon, ne nur la esperantan sed ankaŭ la ''eksteran''. Pere de ĝi oni facile informiĝos pri lokaj, regionaj, naciaj kaj internaciaj novaĵoj; novaj filmoj, kuriozaĵoj, fakaj artikoloj, debatoj, klaĉado, fotoj de beluloj...

Kvankam la dekomenca intenco estas aperado de la revuo ĉiun duan monaton oni aperigos novaĵojn ĉiusemajne en la blogo de ''Ĉielarko''.