2009-07-13

En 27 landoj jam estas akceptataj la gejaj soldatoj


Dume la usonaj GLAT-aktivuloj daŭre kaj obstine plendas por la forigado de la konata normo kiel “Don´t ask, don´t tell” (Ne demandu, ne diru), kiu ekskluzivas la virojn kiuj malferme sin deklaras gejoj en la Armeo, jam 27 landoj permesas la samseksemulojn en la militistaj institucioj. Laŭ esploro de la ''Palm Center'' de la Kalifornia Universitato, inter la nacioj kiuj ne diskriminacias la samseksemulojn en la Armeo, 19 troviĝas en Eŭropo (Aŭstrio, Belgio, Britio, Danio, Ĉeĥio, Estonio, Finnlando, Francio, Germanio, Irlando, Italio, Litovio, Luksemburgo, Nederlando, Norvegio, Slovenio, Hispanio, Svedio kaj Svisio). En Latinameriko, Urugvajo kaj Argentino estas la du solaj landoj kiuj senpunigis la samseksemon en la armeo. La prezidento de Paragvajo subtenis la iniciaton de siaj najbaroj sed ankoraŭ nenio konkretiĝis. Escepte de Sudafriko neniu alia afrika lando troviĝas en la listo kaj en Azio, Filipinoj estas la sola lando kiu permesas la eniradon de samseksemuloj en la armeo.

No hay comentarios:

Publicar un comentario