2009-07-12

Egiptio fariĝas nova geja turisma celo


Malgraŭ tio ke en Egiptujo samseksemo estas persekutata, kaj eĉ punata per 5 jaroj da enkarcerigo, iom post iom la mita lando fariĝas nova turismejo por gejoj. La 'akcelantoj' de tiu alproksimiĝo al la geja turismo estas nek la egipta prezidanto nek progresismaj leĝoj de la ŝtato. La akcelantoj aŭ respondeculoj de tiu receptado por la geja turismo estas Njaunĥ Ĥom kaj Ĥom Hotep.
Tiuj ĉi estas la nomoj de du barbiroj kiuj servis la faraonon Njuserra, egipta monarko kiu vivis inter la jaroj 2500 kaj 2350 a. K., kiuj estas enterigitaj en maŭzoleo, konata kiel ''la Tombo de la Du Fratoj'', situanta en la regiono Sagaro.
La tombo disfamiĝis post konferenco okazinta en la Kimra Universitato, kie la esploristoj kaj fakuloj asertis ke en la maŭzoleaj murpentraĵoj evidentiĝas ke la du barbiroj ne estis fratoj, kiel asertas la egiptpoj, sed amikoj kaj amantoj .
Ambaŭ barbiroj en murpentraĵo brakumas sin kvazaŭ por kisado, pentraĵo kiu ne estis komuna en la faraona egipta arto, tial parto de la geja turismo, aŭ almenaŭ tion diras la amaskomunikiloj, trafis ĉi tiun malgrandan maŭzoleon je 35 km sudokcidente de Kajro.

1 comentario:

  1. Kvankam en Egiptio samseksemo ne estas rekte punata oni punas la samseksemulojn pro malordo kaj publikaj skandaloj en la socio. Pluraj dekoj estas enkarcerigataj.

    ResponderEliminar